Antäparolo:
Simpla hazardo enmanigis al mi fotokopion de Esperanta libro delonge jam ne renkontebla en Esperantujo, de tiu frua rakonto de la granda franclingva svisa verkisto, kiu aperis franclingve en 1905 kaj en Esperanto en 1911. La traduko estas de René de Saussure, kiu en la jaroj de la Ido-skismo, per siaj klarigoj pri la Esperanta gramatiko kaj precipe pri ties logiko de vortfarado, ege helpis Esperanton superi tiun krizon.
Kvankam lia lingväo estas ¿enerale «klasika» Esperanto, kiu apenä devias de la «¿enerala» lingvouzo, estas interese vidi kiel li mem aplikas siajn lingvajn ideojn en traduko el sia gepatra lingvo, en la sama periodo en kiu li verkis gravan analizon de Esperanta vortfarado, kadre de konkurso, por la Akademio de Esperanto. Kelkloke mi atentigas la leganton pied- ä fin-note pri interesa lingva detalo.
«La Revuo» skribis: «Eleganta traduko de bone elektita Verko … Vero de la personoj … akurateco de la naturaj priskriboj.»
Sed la verko mem meritas plene nian atenton. En 1904, jaron antä la apero de «Aline», Ramuz skribis:
«Ekzistas nur du interesaj aferoj: amo kaj morto». ¿uste en tiu ¿i rakonto ni trovi¿as plej profunde meze de ambä. Kaj liaj herooj estas simplaj homoj de la kamparo, kies simpla lingväo spegulas la animstaton de la personoj. Samjare li skribas en sian taglibron: «Mi surscenigas kamparanojn, ¿ar en ili mi trovas la naturon en ¿ia plej pura stato kaj ¿ar ili estas tute ¿irkäataj de ¿ielo, de pätejoj kaj de arbaroj.« (Taglibro 1904)
Mo donu la parolon al Gilbert Guisan, kiu bone esprimis la econ ankä de tiu ¿i verko de Ramuz:
«Rousseau fine metis la feli¿on en la nuran kaj puran "ekzisto-senton" - diluon de la mio en revado kaj en universaleco; Ramuz volas ¿in en la partopreno, - per la renkonti¿o kun kelkaj homoj kiuj ne estas esceptaj, sed havas aventurojn komunajn al ¿iuj. Tiu partopreno, ätenta kaj profunda, transdoni¿as per la virto de stilo kiu, celante ne restarigi ¿in mem, sed ¿ian objekton, renovigas ¿in komplete en la persono de la leganto, - kio estas la tipe poezia operacio. Traktante la lingvon kiel materialon kiu metei¿as kaj supermeti¿as, kiu tajli¿as kaj fasoni¿as, staki¿as al formoj kaj ritmoj, la verko de Ramuz partoprenas la realon kaj per tio gajnas objektivecon, kiu ¿irmos ¿in ankä konträ maljuni¿o."
¿uste al tio helpu tiu ¿i reeldono. Bonan legadon!
Vilhelmo Lutermano.